LA PRE^GO DE SANKTA FRANCISKO EL ASIZO

SINJORO!


faru el mi instrumenton por via paco;
kie estas malamo, permesu ke tie mi semu amon;
pardonon, kie estas ofendo;
fidon, kie estas dubo;
veron, kie estas mensogo;
esperon, kie estas malespero;
lumon, kie estas mallumo;
unui^gon, kie estas malpaco;
^gojon, kie estas mal^gojo.


DIA MAJSTRO!

permesu, ke mi ne tiom penu esti konsolata, kiom konsoli;
esti komprenata, kiom kompreni;
esti amata, kiom ami.
^Car donante, ni ricevas;
pardonante, ni estas pardonataj;
kaj mortante, ni naski^gas por la Eterna Vivo.


VirtualNet - O seu provedor de acesso em Eunápolis
Copyright © 1997 by VirtualNet.